Jan Otčenášek
Jan Otčenášek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1924 en Prago | ||||
Morto | 24-an de februaro 1979 (54-jaraĝa) en Prago | ||||
Mortis per | Pulma kancero kaj pulma tumoro vd | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Libuše Švormová (en) vd | ||||
Infanoj | Petr Zikmund (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo verkisto ĵurnalisto scenaristo dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | Verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Otčenášek (19a de novembro 1924, Prago – 24a de februaro 1979, Prago) estis ĉeĥa novelisto kaj dramaturgo.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis lignaĵisto. Li gradiĝis en negoclernejo en 1943, mallonge laboris en Germanio, poste estis dungita en la fabriko de Avia.
Post la Dua Mondmilito, li partoprenis en pro-komunisma grupo konata kiel Předvoj (Avangardo), kiu estis kontraŭleĝa tiam. Poste, li aliĝis al la komunisma partio kaj studis estetikon en la Universitato de Karolo, sed li devis rezigni pro familiaj problemoj. El 1947 al 1951, li laboris por la Kemia kaj Metalurgia Industria Asocio "Spolek pro chemickou a hutní výrobu" kiel eksporta funkciulo. Tio estis sekvita de posteno en la Sekretariaro de la Sindikato de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj "Svaz spisovatelů".
En 1960, li decidis iĝi libera verkisto. El 1973, li estis scenaristo por Barrandov studio. Dum dudek jaroj, li vivis kun la aktorino Libuše Švormová. Li mortis en Prago pro pulmokancero.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Lama Orfeo (Kulhavý Orfeus) estas duonmembiografia priskribo de grupo de junuloj de ĉeĥa rezistado mobilizita de Nazia Germanio kiel laboristoj por municia fabrikado kiel deviga laboro. Lia plej populara verko, Romeo, Julieta kaj la tenebro (Romeo, Julie a tma), pri juna paro dum la Nazia okupacio, en la reprezalia kunteksto de la sekvo de la mortigo de Reinhard Heydrich estis, en 1960 adaptita al filmo, reĝisorita de Jiří Weiss kaj kun steluloj Ivan Mistrík, Daniela Smutná, kaj Jiřina Šejbalová. En 1963 ĝi iĝis opero fare de soveta komponisto Kirill Molĉanov.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ B. R. Bradbrook A handbook of Czech prose writing, 1940–2005 2007 p 84 JAN OTCENASEK (1924–1979)
- ↑ Emily Olin. (2012) Singing in Russian: A Guide to Language and Performance. Rowman & Littlefield, p. 157–. ISBN 978-0-8108-8116-7.